Franca literaturo de la Mezepoko

Franca literaturo de la Mezepoko estas esprimo por la literatura produktado verkita en franca lingvolingvo de oïl dum periodo inter la 9-a jarcento, dato de la unuaj tekstoj en latinida lingvo, ĝis la 15-a jarcento, en kiu oni markis konvencie la finon de la Mezepoko.

Dum la Mezepoko la vulgara latino parolata en Francio evoluis al apartaj formoj nomitaj "latinidaj". Ĉirkaŭ la la 9-a jarcento, la lingva stato estis dividita per imaga linio el Poitiers ĝis Grenoblo: norde estis la "lingvoj de oïl" (jes) nome burgunda-morvanda, ŝampanja, franĉ-kontea, galoa, lorena, majena, normanda, pikarda, puatua, santonĝa, valona ktp; dume sude estis la lingvoj de "oc" (jes), kun lingvoj aŭ dialektoj limoĝa, gaskona, provenca, aŭverna, langvedoka ktp. De la 12-a ĝis la 16-a jarcento la dialekto de la pariza regiono (francien) hegemoniis super la ceteraj pere de la ekspansio de la nacia monarkio, dum la ceteraj lingvoj reduktiĝis al lokaj dialektoj aŭ ruraj parolmanieroj kun maebunda literatura uzado, dum la lingvoj de "oc" ja retenis sian etendon. Dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, la kanzonara literaturo hegemoniis en la literaturo de "oc", dum la epopea poezio hegemoniis en la literaturo de "oïl".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy